George Cruikshank

George Cruikshank
Persona informo
Naskiĝo 27-an de septembro 1792 (1792-09-27)
en Londono
Morto 1-an de februaro 1878 (1878-02-01) (85-jaraĝa)
en Londono
Tombo Kensal Green Cemetery (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Isaac Cruikshank (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Isaac Robert Cruikshank (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo karikaturisto
ilustristo
artisto
fotisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

George CRUIKSHANK (27a de septembro 1792 – 1a de februaro 1878) estis brita karikaturisto kaj librilustraciisto, laŭdita kiel la "moderna Hogarth" dum sia vivo. Liaj librilustracioj por lia amiko Charles Dickens, kaj por multaj aliaj verkistoj, atingis internacian publikon.

La ekkariero de Cruikshank famis pro siaj sociaj karikaturoj de la angla vivo por popularaj publikaĵoj. Li atingis fruajn sukcesojn kunlaborante kun William Hone en lia politika satiro The Political House That Jack Built (1819). Samjare li produktis la rimarkindan kontraŭ-abolista New Union Club. Ĝi satiris festan vespermanĝon organizitan de aboliciistoj kun nigraj gastoj.[1]

Lia unua ĉefa verko estis Pierce Egan's Life in London (1821) en kiu la roluloj Tom kaj Jerry estas du viroj kiuj vizitas variajn lokojn en urbo Londono kaj trinkejaĉojn kien ili iras distriĝi kaj diboĉi. Tio estis sekvata de The Comic Almanack (1835–1853) kaj Omnibus (1842).

  1. Tiu karikaturo estis desegnita kunlabore kun Frederick Marryat (*Captain Marryat). Vidu artikolon de Temi Odumosu en The Slave in European Art: From Renaissance Trophy to Abolitionist Emblem, eld Elizabeth McGrath kaj Jean Michel Massing, Londono (The Warburg Institute) kaj Torino 2012.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Tubidy